Skip to main content

[EN/EO] What is a planned language? | Kio estas planlingvo?

[ENGLISH] I think that if I asked you to name a planned language and tell me why it was created, you wouldn't even know where to begin, but if I asked you to name your favorite fantasy language you'd know exactly the answer.

If you've ever watched any of the shows or movies within the "Star Trek" universe then you've heard Klingon (spoken by the eponymous Klingons). If you've ever watched the movies "The Hobbit" or "The Lord of the Rings," then you've heard both Elvish (spoken by the Elves) and Black Speech (spoken by the servants of Mordor). If you've ever watched the movie "Avatar," then you've heard Na'vi (spoken by the eponymous Na'vi). If you've ever watched the show "Game of Thrones," then you've heard High Valyrian, spoken by the cultural and academic elite in Westeros.

All these languages were deliberately planned and created to serve a purpose, and so too was Esperanto. The purpose of Esperanto is to be a bridge of words between people that favors neither, and although you could think that any language is as suitable as the next, I challenge you to consider why that's so. 

For example, in Canada there are two official languages, English and French. English is indisputably more spoken than French, and this results in a situation where the privileged anglophones resent the demands of the francophone minority, whereas the francophone minority feels like it's being eaten alive by the anglophone majority. 

Whether the francophones learn English, or the angolophones learn French, either way results in one side speaking its birth language and struggling in the foreign language, and feeling linguistically unequal to the other. Now, consider also the challenges of the First Nations who are only barely holding on to their native languages and you start to understand the need for a relatively easy-to-learn, easy to pronounce, culturally neutral language that puts all of its speakers on a level playing field. That is why Esperanto was planned, and that is why people continue to speak it for the past 134 years.

[ESPERANTO] Mi opinias ke se mi petus ke vi nomu planitan lingvon kaj diru al mi kial ĝi estis kreita, vi tute ne scius kion diri, sed se mi petus ke vi nomu vian plaj ŝatatan fantazian lingvon, vi scius ĝuste la respondon.

Se vi iam spektis iun ajn el la spektakloj aŭ filmoj de la "Star Trek" universo do vi aŭdis la Klingonan (kiun parolas la samnomaj Klingonoj). Se vi iam spektis la filmojn de la serioj "La Hobito" aŭ "La Lordo de la Ringoj," do vi aŭdis kaj la Elfan (kiun parolas la elfoj), kaj Nigran Paroladon (kiun parolas la servantoj de Mordoro). Se vi iam spektis la filmon "Avatar," do vi aŭdis la Na'vian (kiun parolas la samnomaj Na'vioj). Se vi iam spektis la spektaklon "Ludo de Tronoj," do vi aŭdis la Altvalirian (kiun parolas la kultura kaj ekonomia elito en Vesteroso).

Ĉi ĉiuj lingvoj estis specife planitaj kaj kreitaj por servi celon, kaj ankaŭ tial estis kreita Esperanto. La celo de Esperanto estas ebligi ponton el vortoj inter homoj kiu favoras neniun el ili, kaj kvankam oni povus opinii ke ajna lingvo sufiĉe taŭgus, mi defias vin pripensi kial tio povus esti.

Ekzemple, en Kanada estas du oficialaj lingvoj, la angla kaj la franca. La angla estas nedisputeble pli parolata ol la franca, kaj ĉi tio rezultas ke la priviligia anglalingva plimulto sentas sin ĝenata de la postuloj de la franclingva malplimulto, kaj la franclingva malplimulto sentas sin viva manĝata de la anglalingva plimulto.  

Ĉu la franclingvanoj lernas la anglan, aŭ la anglalingvanoj lernas la francan, ambaŭflanke rezultas ke tiu parolas la denaskan lingvon kaj ĉi tiu luktas en la fremda lingvo, sentanta sin lingve malegala al la alia. Nun, konsideru ankaŭ la defiojn de la Unuaj Nacioj kiuj nur apenaŭ daŭrigas la proprajn lingvojn, kaj vi komencos kompreni la bezonon pri relative facile lernebla, facile prononcebla, kaj kulture neŭtrala lingvo kiu starigas ĉiun el siaj parolantoj sur ebena tereno. Tial estis planita Esperanto, kaj tial oni daŭre parolas ĝin dum pli ol 134 jaroj.

Comments