Skip to main content

[EN/EO] Welcome to Sault Ste. Marie! | Bonvenon en Su-Sankta-Mario!

Fort Creek Nature Reserve Sault Ste. Marie Ontario
Fort Creek Nature Reserve (Sault Ste. Marie)
Fort-Krik Konservparko (Su-Sankta-Mario)

[EN] One of the first things you'll hear about Esperanto is that the people who speak it are found literally all over the world, which is true -- Esperantists are found from Canada to Brazil, the UK to Japan, and absolutely every point in between. However, it is also true that outside of large metro areas Esperanto speakers are also typically spread out over vast distances. If absence does in fact make the heart grow fonder, then Esperantists like myself who live in a small citiy far from any other speaker are among the most fond for each other's company. 

My name is James and I'm a local representative for the Northern Ontario Esperanto League in Sault Ste. Marie. Although vast distances and relative isolation (compared to larger cities in Ontario) isn't a unique phenomenon in Canada, it's a characteristic quality to life in northern Ontario which I've learned to embrace. Although I've only lived in northern Ontario for 10 years, perhaps the greatest observation I've made is that nobody will do for the north what the north doesn't do for itself.  

Please don't misunderstand me! Southern Ontario (and the greater Toronto area in particular) is terrific, and certainly neither side of the province has any ill will for the other. I simply mean to say that due to economic, political, and geographic differences, northern Ontario is a very different place where despite the distances between us, the people who live here strive to build connections, relationships, and friendships because those are the things which carry us through the long winters.

In partnership with other speakers in the north, I hope to share not only the history and sights of my city with you, but also the culture and community of the north. Future updates will appear on this blog, as well as on our YouTube channel and subreddit, both of which you can find on the tab titled "Links." I look forward to sharing my home with you, and hope that you'll participate in our blog posts, YouTube videos, and subreddit with your comments and questions about life in northern Ontario!

[EO] Iu el la unuaj aferoj aŭdotaj de vi pri Esperanto estas ke ĝiaj parolantoj troviĝas laŭlitere ĉie en la mondo, kio estas ĝusta -- Esperantistoj troviĝas de Kanado ĝis Brazilo, de Britio ĝis Japanio, kaj ĉe nepre ĉiu punkto intere. Tamen, estas ankaŭ vere ke ekstere de grandaj urboj Esperantistoj kutime estas apartigitaj de grandaj distancoj. Se foresto ja sopirigas la koron, do Esperantistoj kia mi kiuj loĝas en malgrandaj urboj for de aliaj parolatnoj estas la plej sopiremaj pri kunesto unu de la alia.

Mi nomiĝas Jakobo kaj mi estas loka reprezentanto de la Nord-Ontaria Esperanto Ligo en Su-Sankta-Mario. Kvankam vastaj distancoj kaj relativa izoliĝo (kompare ol pli grandaj urboj en Ontario) ne estas unika fenomeno, tio estas karakteriza trajto de vivo en norda Ontario kion mi lernis brakumi. Kvankam mi loĝas en Ontario nur de dek jaroj, eble la plej granda observo de mi estas ke neniu faros por la nordo kion la nordo ne faros por si mem.

Bonvolu ne miskompreni min! Suda Ontario (kaj la pli granda area de Toronto aparte) estas bonega, kaj certe neniu flanko de la provinco volas malbonon al la alia. Mi simple intencas diri ke pro ekonomiaj, politikaj, kaj geografiaj diferencoj, norda Ontario estas tre diferenca regiono kie, malgraŭ la distancoj inter ni, la homoj kiuj loĝas ĉi tie strebas krei ligojn, rilatojn, kaj amikecojn ĉar tiuj estas la aferoj kiuj travintrigas nin.

Kune kun aliaj parolantoj en la nordo, mi esperas kunhavigi al vi ne nur la historion kaj vidindaĵojn de mia urbo, sed ankaŭ la kulturon kaj komunumon de la nordo. Pliaj ĝisdatigoj aperos ĉe ĉi tiu blogo, kaj ankaŭ ĉe nia JuTuba kanalo kaj redditero kiujn vi trovos ligitaj en la langeto nomita "Ligiloj." Mi antaŭĝuas kunhavigi al vi mian hejmon, kaj esperas ke vi prezentos en niaj blogaĵoj, JuTubaĵoj, kaj redditero viajn komentojn kaj demandojn pri vivo en norda Ontario!

Comments