Skip to main content

[EN/EO] Stop talking to each other! | Ĉesu alparoli unu la alian!


[ENGLISH] So, let's be honest: when you think of the planned language Esperanto, you probably don't think of danger and intrigue. But then again, you're also probably not a fascist or an authoritarian, and almost definitely not a dictator or autocrat.

Think about it: if you were part of a ruling party, or were yourself a ruler, who depended on playing one class against another and limiting communication with outsiders, the existence of an international language that is easily learned is a pretty big danger to your interests.

Despite the efforts of government censors, Esperanto enjoyed growing popularity after it was published in 1887, but it eventually became a blank canvas on which dictators and autocrats painted whatever danger they most feared (or wanted their countries to fear.)

Esperanto was most especially despised by Adolph Hitler who named it specifically in "Mein Kampf", but it was also feared by the USSR's Joseph Stalin, and Albania's Enver Hoxha. Esperantists in pre-war Japan managed to survive by convincing the government that their interest in the language was purely academic. 

Perhaps the most notable exception is in China where Esperanto was fleetingly discussed as a complete replacement for the Chinese language (which clearly didn't happen), but since 1905 has enjoyed limited government support. 

Today, the most subersive thing to be found in Esperanto is whether or not the scholarly body that governs the language, La Akademio de Esperanto, should officially recognize the gender-neutral pronoun "ri," but as far as revolutionary agitation goes, the fact is it never even got started!

[ESPERANTO] Nu, ni honestu unu al la alia: pensante pri la internacia lingvo Esperanto, vi verŝajne ne imagas danĝeron kaj intrigon. Sed reale, vi verŝajne ne estas faŝisto aŭ aŭtoritatulo, kaj preskaŭ certe ne estas diktatoro aŭ aŭtokrato.

Konsideru la aferon: se vi estus membro de la reganto partio, aŭ mem estus reganto, kiu dependadas de tio ke vi ludigas unu klason kontraŭ aliaj klasoj, kaj limigas komunikadon kun fremduloj, la ekzisto de internacia lingvo facile lernebla estas iom granda danĝero al viaj interesoj.

Malgraŭ la klopodoj de registaraj cenzuristoj, Esperanto ĝuis kreskantan popularecon post kiam ĝi estis eldonita en 1887, sed fine fariĝis  blanka kanvaso sur kiu diktatoroj kaj aŭtokratoj farbis tian ajn danĝeron, kian ili plej timis (aŭ volis ke la landanoj timu.)

Esperanto estis precipe malamita de Adolph Hitler kiu specife nomis ĝin en "Mein Kampf," sed estis timita ankaŭ de Joseph Stalin el la Sovetunio, kaj Enver Hoxha el Albanio. Esperantistoj en antaŭ-milita Japanio sukcese travivis persvadante la registaron ke la intereso por Esperanto estas pure akademia. 

Eble la plej notinda escepto estas Ĉinio kie oni tre mallonge konsideris la lingvon kiel anstataŭon kontraŭ la Ĉina (kio evidente ne okazis), sed ekde 1905 ĝuas limigitan subtendon de la registaro.

Hodiaŭ, la plej subfosa afero trovota en Esperanto estas ĉu la erudicia korpo kiu regas la lingvon, la Akademio de Esperanto, devus oficiale rekoni la genro-neŭtralan pronomon "ri," sed kadre de revolucia agito, tio estas trovota nek tie nek ĉi tie!

Comments