Skip to main content

[EO] Sault Ste. Marie in Esperanto 10/23/2021

Pafu la Pafilegoj! La 23'an de Oktobro, la 49'a regimento de la Reĝa Kanada Artilerio observis la 150'an datrevenon de la fondiĝo de la RKA. Por celebri la okazon, la regimento starigis pafilegon ĉe Topsejl insulo sude de Belvju Parko kaj pafis tri malplenajn kartoĉegojn. Artileriaj regimentoj ĉie en Kanado same celebris la datrevenon, kaj filmo eldoniĝos el filmetoj pri la tuta pafadaro. Ni memoru ke libereco ne estas senpaga, kaj kvankam neniu volu batali, ni estu dankema ke niaj soldatoj staras pretaj por servi. Legu pli ĉi tie.

Muziku la muzikistaro! La 22'an de Oktobro, la Simfonia Muzikistaro de Su-Sankta-Mario unuafoje de post Februaro 2020 muzikis antaŭ spektantaro. Kvankam nur 10 kordinstrumentistoj el la iom pli ol 40-membra muzikistaro muzikis antaŭ 50-membra spektantro, diris Louis St. Pierre, estrarano de la muzikistaro, "Sentas nepre mirige." Kvankam ni ĉiuj maltrafis la plej belajn vidojn kaj profundajn ĝojojn de la somero pro la pandemio, ni certe estas dankemaj pro la pli proksima reveno de kutima vivo. Legu pli ĉi tie

Ĉasu la Metisoj! En 1993, mestizaj Metisoj Steve kaj Roddy Powley pafis alkon en Su-Sankta-Mario kaj manskribe notis ke la alkaĵo celas manĝaĵon por ke ili travintre manĝu. Eksciinte pri la pafita alko, oficisto akuzis la duopon pri neleĝa ĉasado, sed la duopo asertis ke pro tio ke ili estas Metisoj, ili havas la rajton ĉasi bestojn por nutri sin, sed tia rajto tiam ne literumas en la leĝaro. Post jaroj de batalado en la kortumoj, la alta kortumo de Kanado en 2003 juĝis ke Metisoj en Kanado ja havas tian rajton. 

Ĉi monate, estis anoncite ke la Historia Konsilantaro de Metisoj de Su-Sankta-Mario ricevos $200,000 de la Kanada registaro por krei permanentan ekspocicion kaj histori-filmon pri la evento kiu fariĝis profunde grava mezurilo en la mezurado de la rajtoj de la Metisoj. Mi estas dankema ke la historia rajtoj de la indiĝenoj en Kanado estas respektataj kaj memorataj en mia komunumo! Legu pli ĉi tie.

Comments