Restu ĉehejme kaj ne risku la vivon! Antaŭ pli ol jaro, la landlimo inter Usono kaj Kanado ĉe Su-Sankta-Mario estis fermita al neenda vojaĝado, sed morgaŭ matene la Usona flanko rebonvenigos vojaĝantojn. Klarigante la situacion en Oĝibva kantono, diris S-no Lana Steinhaus (Stajnhaŭs), vic-oficisto de la Fako pri Sano en Oĝibva kantono, "Ni ne starigas limigojn ĉe ĉi tiu flanko. Ni neniel limigas publikajn renkontiĝojn, kaj ne postulas ke oni surhavu buŝomaskojn. Kompreneble oni estas libera surhavi maskon (se tion oni volas). Iuj komerclokoj eble postulas masksurhavadon kaj tio estas ilia postulo. Ni ne postulas tion. La vendejoj havas la rajton fari la proprajn decidojn, sed estas nek tut-kantona postulo ke oni surhavu buŝomaskon, aŭ tut-subŝtata ordono kontraŭ renkontiĝoj." Nu, ĉu tio logus vin al Miĉigano? Lastafoje mi kontrolis la paĝaron de la Fako pri Publika Sano de Algoma distrikto en Ontario , en la tuta distrikto de la komenco de la pandemio ĝis hodiaŭ