Skip to main content

[EO] Sault Ste. Marie in Esperanto 11/7/21


Restu ĉehejme kaj ne risku la vivon! Antaŭ pli ol jaro, la landlimo inter Usono kaj Kanado ĉe Su-Sankta-Mario estis fermita al neenda vojaĝado, sed morgaŭ matene la Usona flanko rebonvenigos vojaĝantojn. Klarigante la situacion en Oĝibva kantono, diris S-no Lana Steinhaus (Stajnhaŭs), vic-oficisto de la Fako pri Sano en Oĝibva kantono, "Ni ne starigas limigojn ĉe ĉi tiu flanko. Ni neniel limigas publikajn renkontiĝojn, kaj ne postulas ke oni surhavu buŝomaskojn. Kompreneble oni estas libera surhavi maskon (se tion oni volas). Iuj komerclokoj eble postulas masksurhavadon kaj tio estas ilia postulo. Ni ne postulas tion. La vendejoj havas la rajton fari la proprajn decidojn, sed estas nek tut-kantona postulo ke oni surhavu buŝomaskon, aŭ tut-subŝtata ordono kontraŭ renkontiĝoj." 

Nu, ĉu tio logus vin al Miĉigano? Lastafoje mi kontrolis la paĝaron de la Fako pri Publika Sano de Algoma distrikto en Ontario, en la tuta distrikto de la komenco de la pandemio ĝis hodiaŭ okazis nur 566 infektiĝoj, el kiuj ok mortis kaj nur du nune enmalsanulejiĝas. Dume en Miĉigano, de la komenco de la pandemio ĝis hodiaŭ, okazis de almenaŭ 1,612 ĝis eble 2,308 infektiĝoj kaj 52 mortoj. En Algoma distrikto, inter la ricevpova, plenkreska loĝantaro, almenaŭ 90.2% da homoj estas ricevintaj unu dozon. Dume en Miĉigano, nur 59.6% da homoj estas ricevintaj unu dozon. La diferenco inter la sanstatoj de Algoma distrikto, Kanado kaj Oĝibvo kantano, Usono estas grandega kaj mi esperas ke tre malmultaj homoj aŭdacos vojaĝi Usonen kontraŭ io ajn. Legu pli ĉi tie.

Cetere, Kanadanoj estas tre bonŝancaj kaj fortunaj en vakcinado, sed multaj aliaj landoj ne havas la samajn fortunon kaj bonŝancon. Kontraŭ malpli ol $15 dolaroj, vi povas helpi la internacian organizaĵon UNICEF vakcini tri homojn. Kompreneble karitato estas bonega, sed la fakto estas ke Kovim-19 malaperos nur post kiam ĉiuj ĉie estos vakciniĝintaj. Se vi povas toleri la elspezon, mi petegas ke vi donacu hodiaŭ

Dancu la sorĉistinoj! La 31'an de Oktobro, ĉiuaĝaj knabinoj kaj virinoj vestis sin sorĉistinoj kaj amasiĝis en Bellevue (Belvju) Parko por danci. La dancaranĝan spektaklon unue prezentis la gesorĉistaro "Lup-ĉasantoj," kaj ĉefroligas la kanton de Peter Fox, "Schüttel Deinen Speck" (Skuu Vian Lardon.) Pro la pandemio, partoprenintoj devis lerni la dancaranĝon ĉehejme kaj la tagon de la danco aldone necesis stari du metrojn for unuj de la aliaj, sed juĝe laŭ la granda amaso de sorĉistinoj, la danco estis tre amuziga kaj sukcesa rito. Spektu pli ĉi tie.

Batu la peklaĵojn? Antaŭ nelonge, la urbo finis konstrui kaj malfermis al la publiko ok novajn ludkortojn por la sporto, "Peklaĵopilko." Ĝis hodiaŭ mi neniam aŭdis eĉ la nomon de la sporto! Peklaĵopilko similas tenison, sed estas diferenca ĉi tiel: la korto estas po tri kvaranoj pli malgranda, oni batas la pilkon per lignaj batiloj, kaj la pilko estas plasta, senenhava, kaj truohava. Rezultas ke la ludantoj staras tre proksime unuj de la aliaj, kaj kvankam tre sportemaj homoj povas ludi vigle kaj rapide, ankaŭ malpli sportemaj homoj povas ludi malpli rapide. Bedaŭrinde, la finkonstruiĝo de la novaj ludkortoj okazis preskaŭ ĝuste ĉe la komenco de la pluva kaj neĝa sezono en Su-Sankta-Mario, sed dankinde la ludkortoj estas tuj uzeblaj post kiam la glacio estas degelinta printempe! Spektu pli ĉi tie.

Comments