Ĉi somere, la Lerneja Estraro de Algoma Distrikto (Algoma District School Board), helpe de Ĝo Maŭris (Joe Maurice), la Intendanto de Bonfarto kaj Indiĝena Edukado, kreos kontrolliston de libroj kiuj prezentas finomojn kaj fipriskribojn de malplimultanoj. Diras S-ro Maŭris, ĉi tio ne estos libro-malpermeso, sed listo por konsili instruistojn en la elektado de libroj por studentoj. Maŭris pludiris, "Se ni diras ke finomoj estas dolorigaj kaj ke ni ne rajtas uzi ilin -- dirante ilin laŭtavoĉe, dirante ilin kiel instruisto aŭ lernanto ĉar ni agnoskas ke ili dolorigas (kion konsilis nin lernantoj kaj familioj de diversaj grupoj) -- do kiel ni pravigu uzi tiujn samajn vortojn en rimedo kiun ni donas al ĉiuj lernantoj, kiu estos uzata en klaso ĉiutage?" Ĉi tio estas la unua paŝo el pli granda plano diversigi edukajn rimedojn helpe de verkoj de verkistoj el malplimultaj kaj subpremataj grupoj. Legu pli . Ĉisemajne dudek sep mil atlantikaj salmoj estis ellasitaj de fiŝk