Skip to main content

Novaĵoj el Su-Sankta-Mario (Junio 2022)


Kiu elpensis ĉi tiun danĝeran vojkruciĝon en Su-Sankta-Mario? Spektu pli.

Disverŝo de nafto en la Bavatingo (Bawating) rivero de la loka Algoma Stalo (Algoma Steel) uzino endanĝerigas sanon kaj la naturan medion. La disverŝo de nafto poluis la Bavatingon kiu fluas laŭlonge de Su-Sankta-Mario, kaj rekte tra la rezervejo de Ĝardenrivero Unua Nacio (Garden River First Nation). Aŭtoritatuloj avertas ke oni ne trinku aŭ banu en la rivero, kaj ne manĝu fiŝojn el la rivero, ĝis kiam la krizo estos eltraktita.

Diras Andi Rikard (Andy Rickard), ĉefo de Ĝardenrivero, "En sia 120-jara historio, Algoma Stalo estas neniam partopreninta signifajn konsultojn kun ni." 

Ĝardenriveraj aŭtoritatuloj kontroladas la krizon kaj klopodas igi la uzinon kaj aliajn registarajn oficistojn agi plejeble rapide kontraŭ la disverŝo. 

Pludiras Ĉefo Rikard, "Ĉi lasta okazo nur pruvas ke Algoma Stalo devas konsulti kun Ĝardenrivero, ĉar la Unua Nacio estas rekte influata de ĉio kion faras la industrio." Legu pli 

La 28'an de Majo la Historia Konsilantaro de Metisoj en Su-Sankta-Mario (The Historic Sault Ste. Marie Métis Council) estris grandan malfermiĝon de nova kaj longe atendata kultura centro. La tagon komencis ceremonio honori la Metisajn praulojn, inkluzive tiujn kiuj estis enterigitaj ĉe la loko.
En 2017, la Anglikana Diocezo de Algomao distrikto redonis la iaman Metisan tombejon kune kun tri apudajn konstruaĵojn al la Metisa Nacio de Ontario (Métis Nation of Ontario). 

Diras S-ro Miĉ Kejs (Mitch Case), konsilanto de Regiono 4 en la Portempa Konsilantaro de la MNO (Provisional Council of the MNO), "Al komunumo kies lando estas ŝtelata ekde 1880, kaj nun havi propran lokon, estas nekredeble." S-ro Kejs aldonas, "La rimarkoj de la komunumo, konsilantaro, kaj civitanoj estas bonegaj." 

Kanadaj legantoj memoru ke ankaŭ ili mem estas traktato-membroj kiuj havas devon eduki sin pri la historio de indiĝenoj kaj koloniistoj en Kanado, kaj klopodi atingi veron kaj kunpaciĝon en la lando. Legu pli.

Fierigas Su-Sankta-Marion du luktistoj el Ŝtalurbo Miksitaj Milit-Artoj (Steel City MMA) en konkurso gastigita de Norda-Amerika Lukto Asocio (North American Wrestling Association) en la usona urbo Ĉikago.

La luktklubo Ŝtalurbo estis portita de Hana Horner (Hannah Horner) kaj Brok Pinder (Brock Pinder). S-o Pinder gajnis oron venkinte en tri el tri vicoj en la kategorio de 165 funto sen gio (tradicia vestaĵo por ĵudistoj). Dume, S-no Horner gajnis kaj arĝenton kaj oron, tiu en la ina kategorio de 149 funtoj sen gio, kaj ĉi tiu en la kategorio kjun gio. 

La luktkonkurso en Ĉikago reprezentas la unuan konkurson ĉeestatan de Ŝtalurbo MMA ekde la komenciĝo de la pandemio en 2020. Pluan sukceson al niaj ĉampionoj Legu pli.

Bonkonata pastro en Su-Sankta-Mario, Jaroslaw Lazoryk, kiu iam servis dum pli ol 24 jaroj en la loka Ukraina katoliko preĝejo de Sanktulino Mario (St. Mary's Catholic Church), estas dankema ludi rolon en subteno de ukrainaj familioj en Pollando. Post kiam Moŝto Lazoryk petis ke liaj enpollandaj parencoj gastigu duopon de fuĝantaj patrinoj kun infanoj, liaj antaŭaj kaj nunaj amikoj, najbaroj, kunadorantoj, kaj aliaj komencis oferti al li monon por helpi la fuĝantojn en Pollando. 

Helpe de multaj homoj ne nur en Su-Sankta-Mario sed ankaŭ aliaj en lia nova hejmurbo, Sanktulino Katerino (St. Catherine's), Moŝto Lazoryk estas kolektinta kaj sendinta pli ol $22,000. Li pludiras, "Bedaŭrinde, aliaj paroĥoj devis peti monon por aĉeti fridujohavajn kamionojn por ke la mortintoj estu hejmenportitaj por enteriĝo," kaj, "Multaj paroĥoj en Pollando petas monon por aĉeti korposakojn." Legu pli.

Comments