Skip to main content

Posts

Showing posts from July, 2022

Sault Ste. Marie en Esperanto: Aŭgusto 2022

Indiĝena videbleco gravas. Vizitu kun mi Ĝardenrivero Unuan Nacion (Garden River First Nation), tuj oriente de Su-Sankta-Mario, kaj konsideru kial gravas agnoski ke ĉi tio estas indiĝena tereno. Spektu pli . La 13'an de Julio, la Ĉefa Kurac-Oficiro pri Sano en Ontario, D-ro Kiran Mor (Kieran Moore) anoncis ke ĉiu plenkreskulo en la provinco rajtas ricevi kvaran dozon de vakcino kontraŭ Kovim-19.  Spektu pli .   NOEL'o volas ke ĉiu memoru ke vakcinoj efikas, estas sekuraj, kaj savas vivojn. Se vi estas ankoraŭ ne vakcinita kontraŭ Kovim-19, bonvolu protekti ne nur vin sed ankaŭ viajn amatojn kaj petu vakcinon. NOEL'o volas ankaŭ ke ĉiu memoru ke tri dozoj de vakcino kostas nur proksimume $15 dolarojn, kaj la tutmonda, neregistara organizaĵo UNICEF laboradas provizi vakcinojn al la homoj kiuj malplej povas ricevi ilin. La pandemio finiĝos en Kanado nur kiam ĝi finiĝos ĉie. Se vi povas toleri la elspezon, bonvolu donaci ĉi nun . Internacia studento ĉe Su-Kolegio (Sault Colle

[EN/EO] Listen and Learn in Esperanto: The Deadly Poppy Field (w/ Subtitles + Vocab Guide)

Listen and Learn with this excerpt from the book "The Wonderful Wizard of Oz" by L. Frank Baum, translated by Donald Broadribb. You can turn on subtitles in English or Esperanto to read along, and you can also click here to read the entire book . Tapiŝo - Carpet. From this you can form the verb, "Tapiŝi" (to carpet). Skarlata - Scarlet Papavo - Poppy flower Spica - Spicy Ĝeni - To bother, disturb, hinder, trouble, make uncomfortable (from the German, "genieren," and the French, "gêner.") Vigligi - To encourage, stimulate, invigorate. From the verb, "Vigli" (to flourish, thrive. From the Italian, "vigile," and Latin, "vigilis.") In this case, the -ig suffix is added to make an intransitive verb (one which doesn't take an object) into a transitive verb (one which takes an object.) Sino - Bosom, breast, lap (from the Latin, "sinus") Kurbiĝo - Bend, crook, curve, turn (From the French, "courbe.

[EO] Verku kun Bobelarto kaj pliriĉigu vin per literaturo!

Ĉu vi foje lamentas, "Ne haveblas nova, leginda literaturo en Esperantujo!" Se jes, vi ne estas sola, ĉar ankaŭ mi emas lamenti tion, kaj evidente ankaŭ Stela Besenyei-Merger (helpe de bonega teamo) kiu irigas la paĝaron Bobelarto kaj la projekton INK (Interkultura Novelo-Konkurso) . La unua INK'o jam finiĝis kaj la finalistoj aperos en libro kiu haveblos post kelkaj semajnoj ĉi tie . Se vi estas literaturamanto, vi nepre vizitu Bobelarton kaj aliĝu al la komunumo, aŭ eĉ defiu vin verkante rakonton por la dua INK'o kiu okazas nun! Negrave ĉu vi gajnos ion aŭ ne, la komunumo estas helpema kaj bonvenigas ĉiun, kaj kune ni ne nur pliriĉigas Esperantujon, sed ankaŭ unu la alian.  Mi unuafoje eksciis pri Bobelarto kaj la INK'o printempe de 2021 kiam oni defiis Esperantistojn ekverki responde la demandon, "Kovim-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin?" Kvankam mi tute ne povas esti certa pri kiajn rakontojn oni verkus responde la defion, en mia menso ĉefrolis la fakto ke la

Novaĵoj el Su-Sankta-Mario (Julio 2022)

Ĉi somere, la Lerneja Estraro de Algoma Distrikto (Algoma District School Board), helpe de Ĝo Maŭris (Joe Maurice), la Intendanto de Bonfarto kaj Indiĝena Edukado, kreos kontrolliston de libroj kiuj prezentas finomojn kaj fipriskribojn de malplimultanoj. Diras S-ro Maŭris, ĉi tio ne estos libro-malpermeso, sed listo por konsili instruistojn en la elektado de libroj por studentoj. Maŭris pludiris, "Se ni diras ke finomoj estas dolorigaj kaj ke ni ne rajtas uzi ilin -- dirante ilin laŭtavoĉe, dirante ilin kiel instruisto aŭ lernanto ĉar ni agnoskas ke ili dolorigas (kion konsilis nin lernantoj kaj familioj de diversaj grupoj) -- do kiel ni pravigu uzi tiujn samajn vortojn en rimedo kiun ni donas al ĉiuj lernantoj, kiu estos uzata en klaso ĉiutage?" Ĉi tio estas la unua paŝo el pli granda plano diversigi edukajn rimedojn helpe de verkoj de verkistoj el malplimultaj kaj subpremataj grupoj. Legu pli . Ĉisemajne dudek sep mil atlantikaj salmoj estis ellasitaj de fiŝk