Skip to main content

[EO] Verku kun Bobelarto kaj pliriĉigu vin per literaturo!

Ĉu vi foje lamentas, "Ne haveblas nova, leginda literaturo en Esperantujo!" Se jes, vi ne estas sola, ĉar ankaŭ mi emas lamenti tion, kaj evidente ankaŭ Stela Besenyei-Merger (helpe de bonega teamo) kiu irigas la paĝaron Bobelarto kaj la projekton INK (Interkultura Novelo-Konkurso). La unua INK'o jam finiĝis kaj la finalistoj aperos en libro kiu haveblos post kelkaj semajnoj ĉi tie. Se vi estas literaturamanto, vi nepre vizitu Bobelarton kaj aliĝu al la komunumo, aŭ eĉ defiu vin verkante rakonton por la dua INK'o kiu okazas nun! Negrave ĉu vi gajnos ion aŭ ne, la komunumo estas helpema kaj bonvenigas ĉiun, kaj kune ni ne nur pliriĉigas Esperantujon, sed ankaŭ unu la alian. 

Mi unuafoje eksciis pri Bobelarto kaj la INK'o printempe de 2021 kiam oni defiis Esperantistojn ekverki responde la demandon, "Kovim-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin?" Kvankam mi tute ne povas esti certa pri kiajn rakontojn oni verkus responde la defion, en mia menso ĉefrolis la fakto ke la pandemio malestigis tiel multajn homojn, tiel rapide, ke verŝajne ne eblas kalkuli kiom da kio estis perdita. Grandskale, la mondo perdis lingvojn kaj tradiciojn, sed malgrandskale individuaj familioj perdis la ĉenerojn kiuj ligis familianojn al siaj radikoj. Kiam mi akceptis la inviton kontribui ion al la konkurso, mi volis iel trakti tiun temon, kaj por fari tion mi faris tion, kion mi ĉiam faras verkante: mi ĉerpas el la propra vivo.

Ĉio, kion mi verkas, enhavas iom da mi, aŭ de la homoj proksimaj de mi. Ĉi kaze, Franko estas reala persono, la avo de mia vicfilino, kaj estas reala ankaŭ la kuirejo en kiu okazas la rakonto. Franko kreskigis plurajn specojn de legomoj en la gazono, sed li aparte amis siajn kapsikojn kiujn li emis pekli. Franko kaj lia nepino (mia vicfilino) amis manĝi tiujn peklitajn kapsikojn kiel dolaĉaĵojn kaj poste elspiris fajron kaj demetis lafon! Franko forpasis en 2020 aŭ de apopleksio aŭ de infarkto, ne estas klare kiu estis la kaŭzo ĉar oni trovis lin planke de la garaĝo kaj li neniam sufiĉe vekiĝis por komuniki. Li suferis nur mallonge en la malsanulejo, kaj estis plej ofte senkonscia. Li mortis sola nokte, kaj la novaj reguloj ĉe la malsanulejo malebligis ke iu ajn vizitu lin.

Ĉiu el ni kiu konas kaj amas lin estas dankemaj ke li ne trafis kovimon, sed rilate la rakonton, mi tiam sentis malĝojon ne nur pro la forpasinta Franko sed ankaŭ pro tiuj kiuj ja forpasis pro kovimo. Ĉiutage legante raportojn pri la centoj da forpasintoj, kaj sekve la miloj... dekmiloj... centmiloj... milionoj... Kvankam mi estas tiel bonŝanca ke neniu el miaj familianoj mortis aŭ enmalsanulejiĝis pro kovimo, leginte la samspecan tragedion foje kaj refoje sentigis min vundita kaj ligita al la travivintoj.

Flatas min ke oni juĝis ĉi tiun rakonton finalisto en la unua INK'o, ĉar la verkado de la rakonto estis por mi saniga. La INK'o de 2021 estis oportuno pritrakti miajn sentojn pri pandemio kies amplekson mi verdire ankoraŭ luktas kompreni, metafore prezenti la koncepton de subite perditan ĉeneron, kaj ankaŭ omaĝi al Franko kiun mi tre ŝatis. Li estis afabla viro kiu amis kuiri kaj li portis en si la plej bonajn receptojn, inkluzive la plej bonan tomato-saŭcon kiun neniu el ni scipovas kuiri. Mi volas ke mi estu iam petinta ke li instruu ĝin al mi, kaj tiel mi povus pli bone memori lin manĝante pastaĵojn kaj tomato-saŭcon ĉe la sama tablo kune kun lia nepino.

Comments