Skip to main content

Sault Ste. Marie en Esperanto: Aŭgusto 2022


Indiĝena videbleco gravas. Vizitu kun mi Ĝardenrivero Unuan Nacion (Garden River First Nation), tuj oriente de Su-Sankta-Mario, kaj konsideru kial gravas agnoski ke ĉi tio estas indiĝena tereno. Spektu pli.

La 13'an de Julio, la Ĉefa Kurac-Oficiro pri Sano en Ontario, D-ro Kiran Mor (Kieran Moore) anoncis ke ĉiu plenkreskulo en la provinco rajtas ricevi kvaran dozon de vakcino kontraŭ Kovim-19. Spektu pli.  NOEL'o volas ke ĉiu memoru ke vakcinoj efikas, estas sekuraj, kaj savas vivojn. Se vi estas ankoraŭ ne vakcinita kontraŭ Kovim-19, bonvolu protekti ne nur vin sed ankaŭ viajn amatojn kaj petu vakcinon. NOEL'o volas ankaŭ ke ĉiu memoru ke tri dozoj de vakcino kostas nur proksimume $15 dolarojn, kaj la tutmonda, neregistara organizaĵo UNICEF laboradas provizi vakcinojn al la homoj kiuj malplej povas ricevi ilin. La pandemio finiĝos en Kanado nur kiam ĝi finiĝos ĉie. Se vi povas toleri la elspezon, bonvolu donaci ĉi nun.

Internacia studento ĉe Su-Kolegio (Sault College), Olaluwa Olatanbosun starigis junularan engaĝigan klubon nomitan "Creo." La nomo de la nova klubo devenas de la latina kaj signifas, "krei."

La 20-jaraĝa S-ro  Olatunbosun amas esprimi sin per arto kaj esperas krei spacon por aliaj junuloj en kiu ankaŭ ili povas esprimi sin helpe de arto.

Originale de Niĝerio, S-ro Olatunbosun transloĝiĝis de tie havante 13 jarojn kaj de tiam estas loĝinta en grandaj urboj kiaj Las-vegaso, Montrealo, kaj Toronto, sed transloĝiĝis Su-Sankta-Marion por profiti la programon pri grafik-dizajno ĉe Su-Kolegio.

Helpe de la loka Unuiĝinta Preĝejo de Baptistoj (United Baptist Church) kaj donaco de ĝi sume de mil dolaroj, S-ro Olatunbosun gastigos klasojn por junuloj esperante disponigi alian agadon kontraŭ la narkoto-krizo kiu ade venenas la urbon. La Nord-Ontaria Esperanto Ligo deziras al li grandan sukceson en la entrepreno. Legu pli.

Su-Sankta-Mario ricevos novan porjunularan helpocentron. Ĉi monate estis anoncite ke grupo de almenaŭ sep agentejoj petos aĉeti kaj renovigi forlasitan konstruaĵon kore de la urbocentro helpe de la urba kaj provinca registaroj kiuj finance kontribuos al la projekto. 

Kvankam ankoraŭ eblas ke la helpocentro ne estiĝos en la celata loko, oni intencas ke ĝi servu junuloj jaraĝajn de 12 ĝis 25 kampe de mensa sano, fiuzo de drogoj, dungiĝon, manĝaĵo-sekureco, loĝado kaj enspezo, kultura kaj GLAT+ aferoj, kaj kontraŭ-fihomkomercaj iniciatoj. 

La registara ofico de Youth Wellness Hubs Ontario disponigos $500,000 ĉiujare kune kun $100,000, kaj urba registaro same kontribuos pliajn $100,000 al la aĉeto kaj renovigo de la nova agenteja ofiecejo. Legu pli.

Preskaŭ kvar monatojn fuĝinte de Ukrainio, Elena Gonĉarova (Goncharova) kaj ŝia filo Denys alvenis la regionon kaj restos ĉi tie dum la videbla estonteco. La duopo pasigis pli ol tri monatojn atendante en Eŭropo por ricevi enirdokumentojn, sed post 11-hora bus-vojaĝo trovis novan hejmon en Eĥo Golfeto (Echo Bay), kelkejn minutojn oriente de Su-Sankta-Mario (Sault Ste. Marie) kaj Ĝardenrivero Unua Nacio (Garden River First Nation.)

La duopo venis de Ĥarkivo (Kharkiv) kaj vidis multon, kaj ne povis kunveturigi siajn tri onklinojn kiuj ankoraŭ loĝas en okupita Ukrainio.

Tamen, la duopo rapide kutimigas sin al vivo en Eĥo Golfeto dankeme ricevinte donacon de $5,000 kolektita de loka preĝejo por aĉeti novajn vestaĵojn kaj ĉion alian, kion ili lasis en Ĥarkivo. La duopo celas baldaŭ dungiĝi ie en la urbeto. Legu pli

Cetere, la milito en Ukrainio daŭradas. Se vi povas toleri la elspezon, bonvolu finance kontribui al la helpema organizaĵo UNICEF por manĝigi kaj ŝirmi infanojn, kiuj malplej kapablas manĝigi kaj ŝirmi sin inter ĉi ĉiom da detruado.

Comments