Skip to main content

Sault Ste. Marie en Esperanto: Septembro 2022

Bonvenon en Septembro; ĉu vi pretas adiaŭi la someron? Estas preskaŭ maljuste ke somero ĉi tie tiel varme ardas sed eĉ pli rapide pasas, tamen ni ĝuas eĉ pli belan aŭtunon, kian multaj homoj neniam vidas en la propraj landoj. Mi esperas kunhavigi plurajn el la sezonaj vidindaĵoj al vi antaŭ ol ekfalos la neĝo. 

Ĉi monate, la plej granda novaĵo estas ke oni konstruadas okcidente, norde, meze, kaj oriente de la urbo, kio estas bona novaĵo ne nur por Su-Sankta-Mario, sed ankaŭ por la ĉirkaŭa regiono kies malgrandaj urbetoj dependas de la urbo por labori kaj komerci, kaj ankaŭ vizitas la urbon por ricevi diversajn registarajn kaj kuracajn servojn.

En la orienta flanko de la urbo, oni planas konstrui 376 novajn apartamentojn sude de la Giant Tiger manĝaĵobazaro inter South Market strato kaj Boundary strato, inkluzive 269 konserv-ŝedojn kiuj iom baros la novan apartamentaron de la apuda bazararo. Kvankam la projekto estas tre bonvena en urbo kie jam ne haveblas sufiĉa loĝado, oni plendas ke la urba registaro celas flankenlasi la delonge ekzistantan regulon ke ĉiu nova apartamentaro kiu ofertas pli ol 50 apartamentojn devas oferti almenaŭ 30 elcentojn de la apartamentoj kontraŭ elportebla lupago. Supozeble, pli da loĝado helpos kontraŭ la manko de kostelporteblaj loĝlokoj, sed sen specifa promeso de la urba registaro teni la kostojn malaltaj, nenio baras apartamentar-konstruistojn postuli kiom ajn ili volas kontraŭ loĝado.

En la mezo de la urbo, la filmisto S-ro  Ĝasten Levin (Justin Levine), posedanto de Stardust Pictures, aĉetas 118-jaraĝan konstruaĵon kiu antaŭe servis kiel brodkastejo de CTV (CTV Television Network). La filmisto diras ke li aldonos pliajn du etaĝojn al la nune du-etaĝa konstruaĵo por ke ĝi havu sufiĉan spacon por fariĝi ĉiohava filmcentro kiun multaj aliaj filmistoj, filmstudentoj, kaj aliaj firmaoj povus facile profiti. Diras S-ro Levine, la renovigo de la malnova kaj verdire riparenda konstruaĵo kostos verŝajne milionon da dolaroj, kaj kvankam tiom da mono ŝajnas granda al ni en Su-Sankta-Mario, tiom da mono estas fakte malgranda sumo kompare kun kion tiom da mono aĉetos en la ege pli multekosta Toronto. Oni esperas ke la investo allogos pli da atento al nia urbo kaj kontribuos al la pliriĉiĝo de la urbocentro.

En la okcidenta flanko de la urbo, la uzino Algoma Steel estas jam elspezinta pli ol $100 milionojn da dolaroj kontraŭ dujara projekto por altgradigi siajn teknologiajn povojn. La grandega projekto, kiu kostos pliajn $703 milionojn da dolaroj, estas la plej granda en la tuta historio de la urbo, eksigos la nunajn fandfornegon kaj oksigen-blovita ŝtalproduktadon favore de elektro-arkan fandfornegon. La nova fandfornego ne nur eligos 70 elcentojn malpli da poluado, sed ebligos la ĉiujaran traktadon de 3.7 milionoj da tunoj de ŝtalproduktado.

Nord-okcidente de la urbo, la Kanada firmao Brookfield Renewable, pere de sia subfirmao Evolugen, elspezos $300 milionojn da dolaroj por konstrui grandegan aron de akumulatoroj apud la ekzistanta vento-bieno. La nova projekto, nomita Orienta Lupo Akumulatora Sistemo de Energi-Konservo (Timberwolf Battery Energy Storage System) aro de akumulatoroj pli efike retenos la elektron generitan de la 126 ventogeneratoroj. La plej grandaj ĉi tiaj projektoj en la mondo konservas de 300 ĝis 400 megavatajn horojn, sed ĉi tiu povos konservi ĝis 644 megavatajn horojn. Oni esperas ke la projekto, kune kun la ventogeneratoroj, sunkolektiloj oriente kaj okcidente de la urbo, kaj la hidro-elektra generstacio ĉe la rivero faros Su-Sankta-Marion ĉefurbo de daŭripova energio en Ontario. 

Fine, norde de la urbo la Baĉevano Unua Nacio (Batchewana First Nation) festis la oficialan ekfunkciiĝon de longe atendita Ĉi Ve Kve Don (Chi We Kwe Don) akvo-purigstacio en la malgranda rezervejo Gulej Golfeto 15 (Goulais Bay 15). La nova stacio ne nur purigos akvon, sed ankaŭ pumpos ĝin al ĝis 60 domoj en komunumo kie la grundakvo enhavas altajn nivelojn de uranio, kaj kie de jardekoj loĝantoj devas aĉeti trinkakvon de ekstere. La projekto bezonis $14.6 milionojn da dolaroj kiun la loka MP (membro de parlamento) S-ro Teri Ŝian (Terry Sheehan) multe helpis akiri de la federala registaro. Ĉi tia situacio estas bonega ekzemplo pri kial la federala registaro devas pli rapide plenumi siajn promesojn faritajn al multaj triboj kiuj subskribis traktatojn kun la registaro kontraŭ estonta sekureco.

Comments